Tarcísio Lima

(Português abaixo)

Tarcísio Lima (Fortaleza-CE, 4ª de majo 1954) estas komponisto, aranĝisto, instrumentisto (gitaro kaj basgitaro) kaj poeto. Diplomiĝinta pri Muziko ĉe la Ŝtata Universitato de Cearao (UECE), li verkis la unuan cearaan operon, kun oper-teksto de Oswald Barroso.

Li kreis aranĝojn por registradoj kaj koncertoj de diversaj artistoj, instruis gitaron kaj/aŭ harmonion ĉe pluraj lernejoj de la urbo Fortalezo kaj internlando, ĉe Federacia Universitato de Cearao (UFC), kaj partoprenis de diversaj muzikgrupoj, kiel Quartetupan kaj Quart’ETON.

Aŭtodidakta esperantisto, li ricevis multajn premiojn kaj honorajn menciojn pro sia literatura kaj muzika produktado en la lingvo, en pluraj konkursoj (Barra do Garças/MT, 1995; Tempere/FR, 1995; Praga/Rep. Tcheca, 1996; Tel-Aviv/IL, 2000; inter aliaj), kaj pro tio li estas la plej premiita komponisto de la monda esperantista movado ĝis nun.

Li lanĉis, en 2001, la KDon Verdastelaj Brazilaĵoj, kompilaĵon de kantoj verkitaj de li en Esperanto (disponebla ĉi tie).

Nuntempe li partoprenas de la konata muzikgrupo Quinteto Agreste kiel kantisto, instrumentisto, aranĝisto kaj muzika direktoro. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

*     *     *

Tarcísio Lima (Fortaleza-CE, 4 de maio de 1954) é compositor, arranjador, instrumentista (violão, contrabaixo) e poeta.  Licenciado em Música (UECE), compôs a primeira ópera cearense, com libreto de Oswald Barroso.

Criou arranjos para gravações e concertos de diversos artistas cearenses, foi professor de violão e/ou de harmonia em diversas escolas (ou cursos livres) de Fortaleza e/ou do interior,  na Universidade Federal do Ceará (UFC), e participou de diversos grupos musicais, como o Quartetupan e o Quart’ETON.

Esperantista autodidata, ganhou diversos prêmios e menções honrosas por sua produção literomusical em Esperanto, em diversos concursos (Barra do Garças/MT, 1995; Tempere/FR, 1995; Praga/Rep. Tcheca, 1996; Tel-Aviv/IL, 2000; entre outros), sendo o mais laureado compositor do movimento esperantista mundial até hoje.

Lançou, em 2001, o CD Verdastelaj Brazilajoj (“Brasileirices na Estrela Verde”), uma coletânea de canções autorais na língua transnacional (
disponível aqui).

Participa do conhecido grupo Quinteto Agreste como vocalista, instrumentista, arranjador e diretor musical. (Fonte: Wikipedia)

Veja aqui músicas brasileiras traduzidas por ele.
Veja aqui suas composições em Esperanto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!