Roger de Castro Gotardi estas brazila esperantisto kaj advokato,
fakulo pri Elektada Juro.
Esperanton
li eklernis en la jaro 2001 kaj post ne longe ekaktivis en la
kuritiba movado. Li oficis kiel vic-prezidanto (2002-2004) kaj
prezidanto (2004-2006) de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ rolis
kiel fiska konsilanto (2004-2006 k 2006-2008) kaj prezidanto de
Brazila Esperantista Junulara Organizo (2010-2012).
En
la literatura fako de la movado, li reviziis la librojn Malhistorio,
de Jorge Telles (Fonto, 2007), kaj La
Sekreto de la Strigo de Diĵono (plu aĉetebla ĉe la libroservo de EASP), de Magali Lautrou (Graine de Moutard, 2016), kaj estis konstanta kunlaboranto de La Karavelo (João José Santos,2007-2012), beletra Esperanto-revuo pri portugallingva literaturo, en kiu siatempe li ofte publikigis tradukitajn rakontojn, poemojn kaj kantojn.
Sian edzinon li konis per Esperanto kaj ĝin instruas denaske al
iliaj du filoj.
Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!