Rafael Carvalho, ankaŭ konata kiel Rafas, estas brazila muzikinstruisto kaj gitaristo.
Esperantisto ekde 2022, li lernis la lingvon de sia muziko-profesoro Tarcísio Lima el Federacia Universitato de Cearao, kiu prezentis al li Esperanton. Li faris E-kursojn ĉe Eksterlandaj Kulturo-Domoj de UFC (2022) kun Adelson Sobrinho kaj ĉe Instituto Soyuz (2022) kun Querino Neto.
Li ĝuas tradukadon, aranĝadon, kantadon kaj ludadon de brazilaj muzikaĵoj por plibonigi sian esperantlingvan kapablon.
Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!