Pedro de Sá Pereira

Pedro de Sá Pereira (Portalegro, 25ª de januaro 1892 - (?), 1955) estis brazila muzikestro kaj komponisto.

Li verkis kune kun diversaj gravaj aŭtoroj (inter ili Ary Barroso, Lamartine Babo kaj Olegário Mariano), plurajn komponaĵojn (plejparte kanzonojn) kiuj furoris en la 20ª jarcento, kaj estis registritaj de Aracy Cortes, Francisco Alves, Francisco Petrônio, Vicente Celestino, Jamelão, Paulo Tapajós, Tonico & Tinoco, Rosinha de Valença, Pena Branca & Xavantinho, Roberto Corrêa, Joanna kaj Maria Bethânia, inter aliaj.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!