Plej oftaj duboj

Trovu ĉi tie la plej oftajn demandojn faritajn aŭ fareblajn de uzantoj de KOLEKTO BRAZILA MUZIKO.

Ĉu via dubo ne troveblas en ĉi tiu paĝo? Demandu al brazilamuziko@gmail.com.

  • Kio estas KOLEKTO BRAZILA MUZIKO?


KOLEKTO BRAZILA MUZIKO estas tiu ĉi retejo + la Jutuba kanalo, kun kolekto da kantoj en Esperanto, brazilaj aŭ tradukitaj de brazilanoj.
La KOLEKTO (antaŭe nomata Brazila Kolekto) estas parto de servaro nomata BRAZILA MUZIKO.


  • Kio estas la servaro BRAZILA MUZIKO?


BRAZILA MUZIKO ampleksas kvar servojn:
- La Kolekto Brazila Muziko estas tiu ĉi senpage alirebla retejo kiu kunigas tekstojn de originalaj kaj tradukitaj brazilaj muzikkomponaĵoj, ĝiajn akordojn por gitaro kaj aliaj instrumentoj, kaj kelkajn videojn kaj publikajn partiturojn de brazila muziko en Esperanto. Ĝi inkluzivas la Jutuban kanalon.
- La Terminaro Brazila Muziko estas faka vortareto kun pli ol 1000 vortoj pri muziko ĝenerale kaj speciale pri brazilaj instrumentoj, muzikstiloj kaj tiel plu.
- La Kurso de Tradukado Brazila Muziko, kiu estas direktita al traduko de muziktekstoj, kun videoj, ekzercoj kaj tiel plu.
- La Klubo Brazila Muziko estas abonservo kiu disponigas specialan materialon, ekskluziva ejo por abonantoj. Krom enhavi en si la Terminaron kaj la Kurson de Tradukado, ĝi disponigas al la abonantoj Analizitajn muziktekstojn, Materialon por komencantoj, Kuriozaĵojn, Partiturojn, Karaokeojn, kaj multajn aliajn interesajn aferojn.


  • Ĉu ĉiuj kantoj en KOLEKTO BRAZILA MUZIKO estas nepre faritaj de brazilanoj?


Jes, tamen:
Se la kanto estas verkita de brazilano, la tradukisto povas esti alilandano (ekzemple Bertilo Wennergren kaj Francis Soghomonian);
Se la tradukisto estas brazilano, la aŭtoro povas esti alilandano (ekzemple Bésame mucho, de Consuelo Velazquez kaj Is this love?, de Bob Marley);
Ankaŭ akcepteblas kantoj verkitaj kaj/aŭ tradukitaj de alilandanoj de pluraj jaroj loĝantaj en Brazilo (ekzemple Gianfrancesco Guarnieri kaj Alejandro Cossavella).


  • Kiuj estas la celoj de KOLEKTO BRAZILA MUZIKO?


Tion respondas nia devizo: propagandi Esperanton pere de brazila muziko, kaj plikonigi brazilan muzikon pere de Esperanto.


  • Mi ne konas la kanton; kiel mi aŭdu ĝin?


Al kelkaj kantoj estas aldonitaj Videoj, Aŭdioj kaj/aŭ Partituroj. Kaj laŭeble la kvanto de videoj kaj partituroj estas pligrandigata.
Vi povas ankaŭ spekti plurajn videojn ĉe nia Jutuba kanalo.
En ĉiu okazo, la muziktekstoj estas ĝuindaj ankaŭ kiel poezio kaj/aŭ studobjektoj.


  • Kiuj estas la aŭtoroj kaj la tradukistoj de la kantoj?


En la paĝo Artistoj troviĝas biografietoj kaj ligiloj al verkoj de ĉiuj brazilaj aŭtoroj, ĉu de la melodioj ĉu de la muziktekstoj, kaj de ĉiuj tradukistoj jam publikigitaj en KOLEKTO BRAZILA MUZIKO. Ili estas ordigitaj laŭ alfabeta ordo.


  • Kion signifas "A" kaj "T" post kelkaj nomoj?


Kelkaj artistoj estas kaj aŭtoroj kaj tradukistoj. Tiuj literoj diferencigas la ligilojn. Tiel, se vi klakas sur nomoj kun "A" post ili, vi aliros iliajn komponaĵojn; kaj se vi klakas sur nomoj kun "T" post ili, vi aliros la kantojn tradukitajn de ili.


  • Kial en la akordodosieroj estas uzata la x-sistemo?


Ĉar ĉiu akordodosiero enhavas la desegnojn de la akordoj, tio estas, la reprezenton de la fingroj sur la gitarkolo. Kaj laŭ nia esploro la plej bona softvaro por tion fari estas Decifra, tamen ĝi ne akceptas la ĉapelitajn literojn (t.e. Unicode-sistemon). Se vi konas iun softvaron kiu tion faras, informu nin!


  • Kiel oni povas kandidatiĝi por publikigi komponaĵon aŭ fariĝi tradukisto de KOLEKTO BRAZILA MUZIKO?


Sendube vi estas ege bonvena! Iu ajn homo rajtas sendi siajn kontribuaĵojn. La solaj kondiĉoj estas, ke la kanto estu brazila, aŭ vi estu brazila.
La senditaĵon oni lingve revizios, kaj kiam ĝi estos aprobita, ĝi tuj estos publikigita. Sendu vian kontribuaĵon al brazilamuziko@gmail.com.


  • Kial vi revizias la senditaĵojn?


Ĉar unu el la bazoj de KOLEKTO BRAZILA MUZIKO estas la lingva ĝusteco.
Per revizio oni evitas senvolajn stumblojn kiuj povas malfaciligi la kompreneblecon kaj la kanteblecon de la tekstoj.
Tamen, trankviliĝu: la revizioj estas respektoplenaj, oni ne enŝoviĝas en vian kreivon kaj poeziecon. Nur kiam necese, tiam oni faras kiel eble plej malmultajn sugestojn, kaj vi decidas pri la taŭgaj alĝustigoj.


  • Kiuj estas la kriterioj por reviziado de la kantoj?


Tio estas detale klarigita en la Kurso de Tradukado, trovebla en la Klubo Brazila Muziko.


  • Kiel mi sciu, ĉu la kanto kiun mi emas traduki jam estas tradukita?


Iru unue al Originalaj titoloj kaj kontrolu en la listo. Tie troveblas publikigitaj kaj publikigotaj kantoj. Tamen, se vi havas malsaman ideon pri iu kanto, kaj deziras fari novan tradukon, faru! Tiaj tradukoj estas markitaj kiel Multoblaĵoj, kaj utilas ankaŭ por lingvaj kaj tradukartaj studoj.


  • Kio estas Multoblaĵoj?


Se iu kanto havas du aŭ pli da tradukoj, tiujn oni nomas Multoblaĵoj. Sub ties muziktekstoj troviĝas ligiloj al la aliaj alternativoj (sub Vidu alian version).


  • Kio estas Traduko de traduko?


Ekzistas du eblecoj de Traduko de traduko:
Se iu kanto originale verkita en la portugala estas tradukita al alia lingvo, kaj de tiu alia tradukita al Esperanto (ekzemplo: Unutona sambo);

Se iu kanto originale verkita en alia lingvo estas tradukita al la portugala, tiel famiĝas en Brazilo, kaj de la portugala estas tradukita al Esperanto (ekzemplo: Tenero).


  • Kiu estas la diferenco inter Traduko, Versio kaj Parodio?


Kvankam ekzistas kelkaj malsamaj interpretadoj, KOLEKTO BRAZILA MUZIKO adoptas la jenajn difinojn: tradukaĵoj estas tiuj kantoj kies tekstoj en Esperanto spegulas kiel eble plej fidele la originalon (kvankam fojfoje ŝanĝante vortordon aŭ terminon, pro prozodiaj kaj rimaj kialoj). La versioj estas tiuj kantoj kiuj ricevis tute novan tekston, pli libere, ne nepre ligitan al la originala temo. Kaj parodioj estas tiuj versioj kun ŝerca, moka, ridiga intenco.


  • Kiel KOLEKTO BRAZILA MUZIKO traktas la aŭtorrajtojn?


La esperantlingvajn muziktekstojn kaj la akordojn oni rajtas publikigi. Tamen, laŭ brazilaj leĝoj oni rajtas publikigi Videojn kaj Partiturojn nur de kantoj a) rajtigitaj de la aŭtoro(j), kontraŭ pago aŭ ne; b) verkitaj de aŭtoro(j) forpasinta(j) antaŭ minimume 70 jaroj; c) tradiciaj, t.e., senaŭtoraj.
La videoj kiuj ne enkadriĝas en unu el tiuj opcioj estas publikigitaj en nia Jutuba kanalo, kiu mem pagas la aŭtorrajtojn al la respondeculoj.
Kaj la partituroj kiuj ne enkadriĝas en unu el tiuj opcioj estas alireblaj nur en Klubo Brazila Muziko.


  • Ĉu KOLEKTO BRAZILA MUZIKO daŭre restos senpaga?


Jes, ĝi restos senpaga por ĉiam, kiel disvastiga instrumento de Esperanto. Tamen, se vi volas aliri al plej profunda kaj riĉa materialo, abonu Klubon Brazila Muziko.


  • Kio estas Klubo Brazila Muziko?


Klubo Brazila Muziko estas abonservo de brazila muziko en Esperanto. En ĝi vi trovos specialan enhavon kaj ricevos multon pli ol en la retejo Kolekto Brazila Muziko.
Ĝi ankaŭ estas parto de la servaro nomata BRAZILA MUZIKO.


  • Kiel mi abonu Klubon Brazila Muziko?


Iru al tiu paĝo: brazilamuziko.com/klubo, legu detalojn pri la Klubo, elektu la abonperiodon (monata aŭ jara), kaj estu bonvena!

2 comentários:

  1. Ĉu estas minimuma kontribuo al BK aŭ ĉu la contribuo estas laŭvole?
    Carlos Maria

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Saluton, kara amiko!
      La kontribuo al BK estas tute laŭ via volo!
      Antaŭdankon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!