Neide Barros Rêgo

Neide Barros Rêgo (São Tomás de Aquino-MG, la 18ª de oktobro 1938 - Rio-de-Ĵanejro, la 11ª de decembro 2022) estis brazila instruistino, poetino, deklamantino, lirika kantistino. Ŝi estis diplomiĝinta pri Deklamado ĉe Kurso Olavo Bilac en Rio-de-Ĵanejro, gvidita de Maria Sabina.

Ŝi fondis kaj gvidis, ekde 1961, la "Kulturcentron Maria Sabina", en kiu ŝi instruis deklamadon kaj okazigis eventojn literatur-muzikajn.

Ŝia poezia verko estis premiita en Brazilo kaj en Eŭropo. Ĝi estas en pli ol 100 antologioj publikigitaj en Brazilo, Portugalio kaj Italio. Ŝi publikigis multajn verkojn en Esperanto-revuoj de Brazilo kaj de aliaj landoj, kiel Bulgario, Portugalio, Svislando kaj Rusio.

Ŝi organizis kaj eldonis en 1994 la antologion "Água Escondida" (t.e. Kaŝita Akvo). Ŝi kunorganizis kaj publikigis kun Sylla Chaves en 2007 la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso" (t.e. Elektitaj poemoj el...). Ŝi estas citita de Brazila Literatura Enciklopedio, de Afrânio Coutinho kaj J. Galante de Souza. Ŝi estis ano de Rio-de-Ĵanejra Beletra Akademio, Barbacena Akademio de Beletrismo kaj Niteroja Beletra Akademio, kaj estis dumviva membro de UEA, fakdelegitino pri poezio kaj deklamado. (Fonto: Vikipedio)

Ŝi eldonis plurajn albumojn, inter ili la KD Revo de Amo kaj la DVD Neide Kantas.

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn ŝiajn.

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!