Kiel navigi

Ĉi tie en Kolekto Brazila Muziko vi trovos buntan aron da kantoj en Esperanto!

Ili estas:

  • originalaj komponaĵoj far brazilanoj
  • brazilaj kantoj tradukitaj de ĉieaj esperantistoj
  • ĉieaj kantoj tradukitaj de brazilanoj

Por pli agrabla navigado, se vi uzas porteblan aparaton, vi povas klaki sur la ligilo "Vidi la retan version" (aŭ ekvivalente en via lingvo) sur la paĝopiedo.

En la ĉefpaĝo vi trovos la plej freŝajn publikigitaĵojn. Vi ĉiam povas reiri al la ĉefpaĝo klakante sur la titola strio aŭ sur la dometo maldekstre de la menuo.

La unua menuo, Artistoj, kondukas vin al biografioj kaj ligiloj al verkoj de ĉiuj komponistoj, aŭtoroj kaj tradukistoj publikigitaj en Kolekto Brazila Muziko.

La menuo Originalaj titoloj kondukas al kompleta listo de kantoj de la retejo, laŭ alfabeta ordo de la originalaj titoloj.

Per la menuo vi povas iri rekte al nia Jutuba kanalo. Profitu la viziton, kaj aliĝu al la kanalo!

En la menuo Kontribuu vi trovos plurajn sugestojn pri kiel helpi nian laboron disvastigi Esperanton per brazila muziko kaj brazilan muzikon per Esperanto.

Kaj per la menuo POD vi aliros al Plej Oftaj Duboj, listo de demandoj faritaj aŭ fareblaj de uzantoj de KOLEKTO BRAZILA MUZIKO.

Sur la maldekstra kolumno vi trovos aliron al la aliaj tri servoj de BRAZILA MUZIKO:

Terminaro Brazila Muziko, faka vortareto kun pli ol 1000 vortoj pri muziko ĝenerale kaj speciale pri brazilaj instrumentoj, muzikstiloj kaj tiel plu.

Kurso de Tradukado Brazila Muziko, direktita al traduko de muziktekstoj, kun videoj, ekzercoj kaj tiel plu.

Klubo Brazila Muziko, abonservo kiu disponigas specialan materialon, ekskluziva ejo por abonantoj.

Poste, ankaŭ en la maldekstra kolumno troviĝas:

Aliron al la formularo por ekricevi la Senpagan novaĵleteron, por resti ĉiam informita pri la novaĵoj.

La Serĉilo, por ke vi trovu ion ajn en la retejo Kolekto Brazila Muziko. Skribu kompletan vorton en la serĉilo, kiu povas esti parto de kanttitolo, de aŭtornomo, tradukisto, originala titolo, muzikteksto aŭ eĉ iu ajn vorto en la paĝo de la kanto. Poste, klaku sur la butono Serĉi (aŭ ekvivalente en via lingvo).

La Prezento, kiu malmultvorte klarigas tion, kio estas la retejo.

La Paĝvidoj, kio montras la kvanton da vizitoj ricevitaj de la retejo ekde ĝia apero, en 2017.

La Sekvantoj, tio estas, tiuj kiuj ricevas informon tiam, kiam novaĵo aperas en la retejo. Kaj, sub ili, butono por ke ankaŭ vi fariĝu sekvanto.

La Kategorioj estas arigo de publikigaĵoj kun samaj karakteroj. Jen ili kun etaj klarigoj:

Akordoj: kantoj akompanataj de akordoj por gitaro kaj aliaj instrumentoj.

Aŭdioj: kantoj akompanataj de sondosieroj.

Himnoj: de landoj, urboj, futbalteamoj, kongresoj...

Instruaj: tiuj kies muziktekstoj havas instruan valoron, ĝenerale por infanoj, sed ne nur.

Instrumentaj: muzikaĵoj sentekstaj, tamen kun titolo originale en Esperanto.

Komponaĵoj: kantoj originale verkitaj en Esperanto.

Korusaj: komponaĵoj speciale verkitaj por koruso, aŭ akompanataj de partituro de korusa aranĝo.

Kuriozaĵoj: sub la tekstoj de tiuj vi trovos kelkajn kuriozajn informojn pri la kanto (pli detalajn kuriozaĵojn vi trovos en Klubo Brazila Muziko).

Multoblaĵoj: kantoj kun pli ol unu tradukversio.

Muziktekstoj: la plejmulto de la muzikaĵoj en la retejo; tiuj kun kanteblaj tekstoj.

Parodioj: tiuj versioj kun ŝerca, moka, ridiga intenco.

Partituroj: kantoj akompanataj de partituroj.

Porinfanaj: amuzaj kaj foje instruaj kantoj verkitaj por infanoj.

Priesperantaj: tre aprecataj en la movado, tiuj kantoj kiuj temas pri nia lingvo.

Religiaj: kantoj el pluraj tradicioj, kiel katolikaj, spiritismaj, umbandaj kaj tiel plu.

Tradukoj: kantoj kun tradukitaj muziktekstoj.

Tradukoj de traduko: tradukaĵoj faritaj el alilingva ekzistanta traduko.

Versioj: tiuj kantoj kiuj ricevis tute novan tekston, ne nepre ligitan al la originala temo.

Videoj: kantoj akompanataj de muzikfilmetoj.

Poste vi trovos en la maldekstra kolumno liston de la plej tipaj Muzikstiloj, kun ligiloj al tiaj kantoj.

Sekve venas la listoj de Aŭtoroj kaj de Tradukistoj, kun indiko de kiom da kantoj de ĉiu.

Fine, vi trovos ligilojn al interesaj paĝoj en interreto, kaj de Brazila Muziko, kaj de aliaj rilataj temoj.

En ĉiuj afiŝoj de muzikaĵoj vi trovos la esperantan titolon, la originalan titolon, la nomojn de aŭtoro(j) kaj tradukisto(j) (kiuj estas ligiloj al biografiaj paĝoj), la muziktekston, iun eblan rimarkon kaj, se ekzistas, videon. Sube, troveblas klakeblaj ligiloj de kroma materialo, kiu povas esti akordoj, partituroj kaj/aŭ aŭdioj. Post ĉio, se temas pri multoblaĵo, vi trovos ligilo(j)n al aliaj versioj.

Por komenti sub iu ajn muzikaĵo, vi klaku sur la titolo de la kanto aŭ sur la kvanto da komentoj jam faritaj, kaj vi aliros la spacon por skribi vian opinion.

En la fino de la afiŝo troveblas ankaŭ ligiloj por kundividi la kanton per retmesaĝo, Fejsbuko kaj aliaj, kaj la Markoj asociitaj kun tiu muzikaĵo, kiuj ankaŭ estas mem ligiloj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!