(Português abaixo)
Alejandro Cossavella estas transnacia muzikisto. En Esperantujo li kelkfoje uzas la nomformon "Ale Kosabela".
Li naskiĝis en Argentinio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. De pluraj jaroj li loĝas en Brazilo, kaj muzikis en Esperanto-renkontiĝoj interalie en Nederlando, Francio, Finnlando, Pollando, Brazilo kaj Germanio.
En Esperanto li kantas siajn proprajn kantojn kaj kelkajn de aliaj muzikistoj. Kun la grupo La Porkoj li produktis la albumon Ŝako (1999). En 2002 kun Flávio Fonseca li muzikis en KD Tom Jobim en Esperanto - Brazila kolekto. Kun Strika Tango li en 2004 kreis la albumon Civilizacio.
De aŭtuno de 2008 ĝis januaro de 2009 li entreprenis koncertan turneon tra Eŭropo organizitan de EUROKKA.
Kaj en 2019 li lanĉis la albumon Tro, disponebla ĉi tie.
Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.
* * *
Alejandro Cossavella é um artista transnacional. No meio esperantista ele às vezes usa o nome "Ale Kosabela".
Ele nasceu na Argentina, onde regularmente faz shows em espanhol, inglês e Esperanto. Há vários anos está radicado no Brasil, e tem se apresentado em eventos esperantistas na Holanda, França, Finlândia, Polônia, Brasil e Alemanha.
Em Esperanto ele canta suas próprias composições e algumas de outros artistas. Com o grupo La Porkoj ele produziu o álbum Ŝako (1999). Em 2002 com Flávio Fonseca ele participou do CD Tom Jobim en Esperanto - Brazila kolekto. Com Strika Tango ele em 2004 criou o álbum Civilizacio.
Do outono de 2008 até janeiro de 2009 ele realizou uma turnê de shows pela Europa, organizada pela gravadora EUROKKA.
E em 2019 ele lançou o álbum Tro, disponível aqui.
Veja aqui músicas brasileiras traduzidas por ele.
Veja aqui suas composições em Esperanto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!