Mi nepre volas elvoki la urbon

(Originala titolo: Eu quero é botar meu bloco na rua)
Verkis: Sérgio Sampaio
Traduko: Flávio Fonseca

Oni diras, ke mi malatentis
Ke mi prisilentis, fuĝis de disputo
Ke mia konduto estis la kaŝiĝo
Kaj ke mi ege timis en la ekbatal'

Oni diras, ke mi nur ignoras,
Ke mi ne fervoras, kaj ne pardonpetas
Ke mi ne impetas, sed ke mi malsaĝas
Kaj ke Durango Kid min kaptis je la fal'

Mi nepre volas elvoki la urbon,
Ludi, kun forto kaj ver'.
Mi nepre volas elvoki la urbon,
Danci kaj ĉia ceter'.

Mi, ververe, volas tute ĉion
Iom pli da tio, malpli da fiio
Tion mi bezonas, aŭ ĝuste nenion
Mi volas ĉiujn homojn en la karnaval'


Rim: Durango Kid estas fikcia vakero de filmoj kaj bildstrioj, sed en tiu ĉi kanto lia nomo estas metaforo por la militistoj kiuj, en unu el la plej severaj periodoj de la brazila diktaturo, malpermesis ke oni "elvoku la urbon".



Kantas kaj gitarludis: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!