(Originala titolo: Enquanto eu não te encontro)
Verkis: Pedro Rhuas
Traduko: Felix Stokes
Ĝis la renkontiĝo,
Scias mi ke iam baldaŭ
Koramikoj ekestos ni ambaŭ.
Ĝis la renkontiĝo,
Serĉi vin ĉie mi provas
En ĉiu hom', nenie mi trovas!
Mi ne scias kiu, nek
Kie, kiam, kial, sed
Ardas mia koro scivole!
Ĝis la renkontiĝo,
Devas mi nur vagadi,
Simple vin atendadi!
Sorto, kunigu nin tuj!
Ĝis la renkontiĝo,
Mi povas nur sonĝi,
Verki en fantazi'
Mian vivon kun vi,
Post la renkontiĝ'!
Dum vivturmentado,
Solvos ĉion la rido.
Vi marŝu pluen, kun fido.
Ĉesu neniam vi, do!
Post la renkontiĝ',
La mondo estos nur ni.
Ĉio ĉirkaŭe for de l' vid',
Kvazaŭ estus filma sceno.
Post la renkontiĝ',
Ĉio jam ordigos sin:
De l' komenco ĝis la fin',
La plej bela poemo.
Sed ĝis la renkontiĝo
Mi povas nur sonĝi,
Verki en fantazi'
Mian vivon kun vi,
Post la renkontiĝ'!
Post la renkontiĝ'...
La mondo estos nur ni.
Ĝi estos nur ni.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!