Ĉielo de Santo-Amaro

(Originala titolo: Céu de Santo Amaro)
Verkis: Flávio Venturini sur melodio de Ario de Kantato 156, de Johann Sebastian Bach
Traduko: Paulo Nascentes

Rigard’ al ĉiel’
Tiom da steloj dirantaj pri la imenseg’
De l’ universo en ni
La forto de ĉi am’ invadis nin
Per tio venis pac’, tuta beleco senti, ke
Ke por ĉiame stelo diros nur al vi
Tute simple amas mi vin.

Mia am’, diros al vi
Mi volas vin per tiu ĝojo de la birdetar’
Serĉe de ajna somer’
En nokta internland’ je mia kor’
Nur batu ho! por vi
Mi restas je via dispon’
Kaj sentas plene la kareson de dezir’
Ni estas reĝino kaj reĝ’.

En nokta internland’ je mia kor’
Nur batu ho! por vi
Mi restas je via dispon’
Kaj sentas plene la kareson de dezir’
Ni estas reĝino kaj reĝ’.

Rigard’ al ĉiel’
Tiom da steloj dirantaj pri la imenseg’
De l’ universo en ni
La forto de ĉi am’ invadis nin
Jen do... venis certeco pri amad’ al vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĉielo de Santo-Amaro

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!