(Originala titolo: Um homem chamado Alfredo)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Mia apuda najbaro
Sin mortigis pro solec'.
Malfermis gason por flaro,
La lastan gason de l' pec'.
Ĉar lin neniu estimis,
Pri li kompleta ignor',
Al li neniu esprimis
La sentojn de sia kor'.
Kun li la kara papago
Kaj la kato iris for.
Tiom da homoj tre solaj,
Kiujn neniu konsolas!
Homoj sen ŝanco por am',
Homoj sen helpo de man',
Al kiuj rigardo jam
Estus io...
Homoj kun funda malĝoj'
Pro senpardona refoj',
Homoj nevideblaj ĉar
Sentas sin nenio...
Mi ĉiam lin kapsalutis
Pro la etiketa bon'.
"Post okulvitroj li mutis",
Laŭ la diraĵ' de Drummond.
Per jam malnova indigo
Li notis sur la foli',
Dirante, ke la mortigo
Okazis pro depresi'.
Li nur subskribis Alfredo,
Sed neniu scias pli.
Rim:
- Drummond = mencio al la fama brazila poeto Carlos Drummond de Andrade.
- "Post okulvitroj li mutis" = mencio al verso de poemo de Drummond originale titolita Poema de Sete Faces; la originala verso estas o homem atrás dos óculos (t.e. la viro malantaŭ la okulvitroj).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!