(Originala titolo: Logo eu?)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉi brunulino volas ĝeni min
En la hejmo min kalcinas
Kaj min trompas kaj dominas ĝis la lac'
Ĝuste min, bona vivulo
Plenumanta sen makulo
Miajn devojn por la pac'
Ĉiun minuton
Ĉi virino min konkeras
Kaj forŝtelas ĉiun guton
De la sango samblivera
Ĉi junulino volas ĉeni min
En la hejmo ŝi fulminas
Kaj min gvatas kaj fascinas ĝis ĉiam'
Ĝuste min, bona persono
Plenumanta ĉian bonon
Per ekzempla vera am'
In' kamarada
Min lasigas la ferion
Kaj la rondon batukadan,
Por devige fari ion
Kaj eble iam
Ŝi eĉ petos akurata
Ke mi lasu kompanion
De l' amikoj plej ŝatataj
Kaj jen sinteze:
Mi tre lacas post alveno
Ĉar laboro estas peza
Nun mi volas nur serenon.
Sed ne sufiĉe
Ŝi min vekas frumatene
Rapidigas min feliĉe
Al la devoj, kaj promenas
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)
Kiam genia muzikisto/tradukisto trovas genian komponiston... Gratulon, Flavjo!
ResponderExcluirDankon, vi troigemulo!
Excluir