(Originala titolo: Olha Maria aŭ Amparo)
Verkis: Chico Buarque k Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Vidu, Maria
Mi volus vin tia
Ĉe la paradizo
De l' sens' poezia
Sed nun, ho Maria
Por mia surprizo
Por mia amkrizo
Jen hor' por forir'
Iru, Maria
Vi estas tre bela
Sed nun tre anhela
Por ĉi malavanc'
Ŝajnas, Maria
Ke vi nur vizitas,
Ke l' korpo agitas
La volon por danc'
Iru, Maria
Ĉar vi estas nuda
Ĉar lun' akompana
Vin igas virin'
Ardu, Maria
Sub luno apuda
Maria cigana
Maria destin'
Iru kantante
Maria fuĝante
Jen kontraŭ ventego
Ludante, dormante
Piede de l' monto
Sur kampa vakuo
En la riverfluo
En mara brakum'
Iru, ho ĝojo
Ĉar vivo, Maria
Ja estas vizia
Mi ne ĉenos vin
Hastu, Maria
Ĉar viv' ne atendas
Printempo tempfendas
Vi ne perdu ĝin
Tuj, ho Maria
Por vi nur nenio
Krom la agonio
Je via dispon'
Tuj, ho Maria
Por vi nur nenio
Krom la agonio
Je via dispon'
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nekutime longa, tenera kanto... Amike, Fejfi (SK)
ResponderExcluirFakte, ĝi estas longa. Tia kanto estas speco de "arta muziko", kaj Jobim verkis plurajn tiajn, pro inspiro ricevita de Chopin, Debussy kaj aliaj.
ExcluirPerfekte!
ResponderExcluirDankon!
Excluir