(Originala titolo: Chovendo na roseira)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca
Vidu, sur la rozujo pluvas lante
Ĝi floras nur, ne parfumante
Pro freŝec' de l' humidaj gutoj
Ĝi apartenas ne al Paŭliĉjo, Luis', Johan'...
Nenies, do!
Rozpetaloj estas forportataj de la vento
Mian penson kune portis pura ama sento
Vidu, apude loĝas juna pigo
Kaj dum promen' post malsekigo
Divenis ĝi printempon fruan
Vidu, jen plezuriga pluvo bona
Al la rozujo akvondona
Pluvo bona, tre bezona
Jen sur la tero, pli al rivero, tra la aer'
Ĝis venas blu'
Vidu, ĉe jasmenujo floras ĝojo
Kaj dume pura vigla rojo
Ĵetiĝas al la rivero pli trankvila
Ha, vi estas ja nenies
Ha, vi estas ja nenies
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)
Bela melodio kaj ĉarmaj melodiaj vortoj. Amike, Fejfi (SK)
ResponderExcluirMi persone tre ŝatas tiun ĉi! (Flávio)
Excluir