Mia dezirata fil'

(Originala titolo: O filho que eu quero ter)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ordinare oni revadas je
Proksimiĝo de l' vesper',
Kaj ankaŭ mi revadas tre
Ĉi belan revon en verver'.
Mi imagas min kliniĝanta al
Plej kortuŝa etlulil',
Kaj regas min sentimental':
Mia dezirata fil'...

Dormu, etulo bonvola,
Dormu, ĉar venas vesper'.
Via patr' estas tre sola
Pro tiom da am-esper'.

Do subite li transformiĝas en
Knabon same kiel mi
Kaj li por kis' en hasta ven'
Alkuras min kun emoci'
Knabo tiom plena je scivolem'
Pri kial' sen ia fin',
La fil', dum mia ĉirkaŭprem',
Al kiu jesas destin'

Dormu, knabeto, petole,
Dormu, ĉar venas vivglor'.
Via patr' estas ĝiskole
Mergita en la dolor'.

Kiam vivo ĉesos plenumi sin
Kaj mi devos diri ĝis
Do via barbo tuŝos min
Dum via milda lasta kis'
Via mano fermos ja kun seren'
Ĉi okulojn de amant'
Kaj sonos via voĉo en
Ĉi adiaŭa lulkant':

Dormu, ho paĉjo senzorga,
Dormu dum mia vigil'.
Via fil' revas pri, morgaŭ,
Sia dezirata fil'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!