(Originala titolo: Carta do Tom)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca k Cícero Soares
Strato Nascimento Silva, cento-sepa
mi kuras de l' knabo almozpeta
por trafi la lifton - jen la dram'
Mia fenestro nun ŝajnas barikado
vidiĝas ja nur Sérgio Dourado
ne plu Korkovad' en panoram'
Ja, kamarado, nur restas la certeco
ke l' fin' de natur' estas neceso
ke nepras disparcelig' de am'
Notoj de la tradukinto:
- Tiu kanto temas pri parodia ironia respondo (aŭ suplemento) verkita de Tom Jobim kaj Chico Buarque al la komponaĵo Letero al Tom 74 (t.e. Carta ao Tom 74) de Toquinho kaj Vinicius de Moraes. Kvankam verkita kiel ŝerco, ĝi fariĝis same fama kiel la originalo, kaj ofte ambaŭ estas kantataj kune.
- Sérgio Dourado = dom-makleristo kiu dum pluraj jaroj superregis la dom-merkaton de Rio-de-Ĵanejro.
- Samkiel Tom kaj Chico uzis partojn de la versoj de Vinicius, Flávio uzis erojn de la traduko de Cícero (vidu Letero al Tom 74, kie vi trovos ankaŭ aliajn komentojn).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!