Letero al Tom 74

(Originala titolo: Carta ao Tom 74)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Cícero Soares

Strato Nascimento Silva, cento-sepa
kaj vi instruanta Elizetan
la kantojn de nova entrepren'

Kia feliĉa epok', dolĉa memor'
Ipanem' estis tuta ĝoj-humor'
ŝajne amo doloris kun seren'

Nia plej fama knabin' ne antaŭvidus
ke l' urbo tiele tre perfidus
ĉi Rion de am' - perdintan sin

Eĉ al ni estis pli bela la tristeco
Kaj oni rigardis tra fenestro
al la Korkovad' en panoram'

Ja, kamarado, nur restas la certeco
ke fin' de malgaj' estas neceso
ke nepras reinventad' de am'


Noto de la tradukinto:
Tiu ĉarma kanzono estas letereto al Tom Jobim verkita de lia muzikpartnero la poeto Vinicius de Moraes. Jobim loĝis en tiu 107 de la citita strato. Toquinho muzikigis la poemleteron poste, kaj ambaŭ ĝin kantis en albumo el 1974. En la kanzono multiĝas aludoj al Bosanovo kaj ties aŭroro en Rio-de-Ĵanejro dum la 1960-aj jaroj. Elizeta estas la pionira kantistino Elizeth Cardoso, kaj la "nova entrepren'" estis Canção do Amor Demais (t.e. Kanzono de Troa Amo), albumo de 1958 plena de novstilaj kanzonoj de Jobim en kiu por la unua fojo aŭdiĝis la revolucia gitarludado de João Gilberto akompananta Chega de Saudade (t.e. Ne plu saŭdado).
La "plej fama knabin'" klare estas Garota de Ipanema (t.e. Knabino el Ipanema), konsiderata la plej ofte registrita kanzono en la mondo.
Malgraŭ la nostalgia tono, karakterizita de i-vokaloj kiel vidus/perfidus/perdintan/sin, la kanzono kreas esperon en la fino, kaj malferme gaje kantas per panoram'/reinventad'/de am'.
La poemo de la ĉiam rigorstila Vinicius havas belajn rimojn laŭ formato AAB CCB, redonita en la traduko. La melodio estas unu el la plej simplaj kaj belaj de Bosanovo, kaj Toquinho kreis antaŭludon por ĝi kiu aludas la Jobim-an muzikon Corcovado (t.e. Korkovado), la monto kie staras la fama statuo de Kristo, simbolo de Rio, ankaŭ citita en la teksto.

Rim: Vidu ankaŭ la ironian respondon de Tom Jobim, Letero de Tom.



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Multaj aludoj pri lokaĵoj, kiuj tamen ankaŭ por la eksterlandano estas interesaj :-) Kaj la aldona ironia respondo donas bonan punkton al la tuto. Amike, Fejfi (SK)

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, montri karakterojn de la brazila kulturo estas unu el la avantaĝoj de la esperantigo de muzikaĵoj.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!