(Originala titolo: Nego me chamou de imbecil)
Verkis: Antonio Carlos k Jocafi
Traduko: Flávio Fonseca
Kiam mi deklaris mian amon
Vi tiam priridetis sen estim'
En la drinkejo geamikoj min mokadis
Oni nomis min "la stultanim' "
Kiam la tristeco min inundis
Vi tiam priridetis je proksim'
En stratangulo geamikoj min mokadis
Oni nomis min "la stultanim' "
Stranga sento
Kiam oni malkovras saŭdadon
Kaj sin ligas per forta volado
Kaj memoras la scion pri plor'
Ho, stranga sento
Kiam amo diskrete nin gvatas
Kaj ni pli kaj pli volas kaj ŝatas
Kiam alies am' estas for
Kiam ni renkontis nin en urbo
Vi tiam min evitis pro ektim'
En la loĝejo geamikoj min mokadis
Oni nomis min "la stultanim' "
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
La duopo kanzono-poemo nin instruas, almenaŭ, ke belo restas bele kaj portugale kaj Esperante. Tamen, ĉiu lingvo restas ŝi mem, ĉu en la originalo ĉu en traduko. Ĉiu lingvo do sin esprimas originale dum la esprimo de ĉiu versio. Bele!😍
ResponderExcluirInteresa rezonado! Dankon, kara!
Excluirrestas si mem...
ResponderExcluirJes, foje la amo doloras, sed esti pro tio stultanim´... La melodio belas, la teksto ĉarmas kaj la traduko eminentas! Amike Fejfi (SK)
ResponderExcluirDankon, kara amikino!
ExcluirJes, la aŭtoro iom troigas, ĉu ne?