(Originala titolo: Um dia de domingo)
Verkis: Michael Sullivan k Paulo Massadas
Traduko: Vitor Mendes
Mi bezonas iel ajn
Trovi vin, al vi paroli
Flugi en libera trajn’
De babilad’ kaj ne plu soli
Kaj mi spiru en liber’
Aeron kiu estas via
Kaj la sun’ tuŝanta vin
Estu ĝi sur la haŭto mia
Tuŝi vin mi volas ĉar
Per tiu tuŝo venas vido
De la plej belega rido
Sen vi iras mi en vago
Ne sencas mia travivado
Sen vi estas mi sen ĝoj’
Sen la plezur’ de l’ ama lago
Estas vi la sunnaskiĝo
Ĉar pro vi estas mia vivo
Ĉiam ja dimanĉa tago.
Vi imagu ke ankoraŭ fruas
Lasu ĉion al la saĝa emoci’
Vi imagu ke ankoraŭ fruas
Aŭdu kion via kor’ diras al vi
Kantas kaj gitarludas: Vitor Mendes
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tiu-ĉi kanto havas ege belajn vortojn, kaj vi tre agrablan voĉon, kara Vitor! Amike Fejfi (SK)
ResponderExcluirDankon, Fejfi!
ResponderExcluir