(Originala titolo: Perigosa)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho k Nelson Motta
Traduko: Flávio Fonseca
Mi scias, ke mi
Amindas kaj belas
Kaj scias, ke vi
Min vidas kaj volas
Mi estas sovaĝa,
Kun milda lanugo
Do zorgu, ho homo,
Mi estas danĝera
Mi havas venenon
En dolĉo de l' buŝo
Mi havas demonon
Kaŝitan en brusto
Mi havas tranĉilon
En brilo rigarda
Mi havas frenezon
Ene de mi.
Mi scias, ke mi...
Mi donos al vi
Iomon da fajro
Mi povas kateni
Vin tuj kiel sklavon
Mi faros, ke vi
Feliĉu sen timo
Mi certe igos vin tre freneza
Tre freneza, tre freneza
Ene de mi
Tre freneza, ege
Ene de mi
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tiu-ĉi kanto ankaŭ laŭ sia enhavo meritis esti furora, kaj via traduko, kara Flávio, estas tre bela! Amike Fejfi (SK)
ResponderExcluirDankon, kara Fejfi!
Excluir