Aerobus'

Verkis: Mikel Klav

Aerobus’, aerobus’
Legita en libro “Nia Hejm’”
En eterea mondo estas ĝi
Aerobus’, aerobus’

Ĝi flugas sur senfina spac’
Nevidebla kaj rapida jam
Kiel luma rapidec’
Vojaĝanta tra univers’

Ni volus do vojaĝi en ĝi
Mirigi la ĉielan urbon
Inter grandega stelar’
Inter grandega stelar’
Inter grandega stelar’

Aerobus’, aerobus’
Inter grandega stelar’
Aerobus’, aerobus’
Aerobus’, aerobus’

Aerobus’, aerobus’
Legita en libro “Nia Hejm’”
Aerobus’, aerobus’
Inter grandega stelar’
Aerobus’, aerobus’
Vidita en filmo “Nia Hejm’”
Aerobus’, aerobus’


Rim:
- "Nia Hejm'" (originale Nosso Lar) estas libro verkita de Chico Xavier, diktita de la spirito André Luiz, kaj esperantigita de Porto Carreiro Neto. En 2010 estis lanĉita kinfilmo bazita sur la libro.
- Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!