(Originala titolo: Ein bisschen Frieden)
Verkis: Ralph Siegel k Bernd Meinunger
Traduko: Erick Fishuk
Kiel floreto dum vintrokomenc’
Kaj kiel fajret’ en veterglaciec’
Kiel pupeto plaĉanta ne plu
Malkovrita sub la pluv’
Sed poste mi vidas la nubojn sur ni
Mi aŭdas la birdojn per ilia kri’
Pro tim’ de l’ malhelo, min helpas la kant’
Devenas mi esperant’
Rekantaĵo:
Sufiĉan pacon, sufiĉan sunon
Al nia hejmo nomata mondo
Sufiĉan pacon, sufiĉan ĝojon
Sufiĉan varmon deziras mi
Sufiĉan pacon, sufiĉajn sonĝojn
Maloftan ploron por la personoj
Sufiĉan pacon, sufiĉan amon
Por ke l’ esper’ restu tie ĉi
Mi scias, la Teron ne ŝanĝas kanzon’
Mi estas knabin’ de sincera ĵargon’
Malforta ĉar sola, birdet’ en la vent’
Tempeston perceptas sent’
(Rekantaĵo)
Sekvu min dum la kantet’
Por la pac’ en la planed’
Sekvu min dum la kantet’
Por la pac’ en la planed’
Rim:
- Tiu muzikaĵo ricevis la unuan premion en festivalo Eurovision 1982.
- Vidu klarigojn pri la originala muzikteksto en la blogo de la tradukinto (portugallingve kaj esperante).
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)
Tiun ĉi kanton mi ege ŝatis, kiam mi estis juna! Koran dankon por la bela E-versio. Fejfi (SK)
ResponderExcluir