Podio

(Originala titolo: Palco)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Supren al podio
En anim' odor' de grio
Kiel talko sur bebet', sur bebet'
Mian nimbon klaran
Vidas nur klarvidaj uloj kun klarec', kun klarec'

Portas mi la bandon
Nur se vi konas Luandon,
Scias pri ĝia valor', pri l' valor'
Kostas laŭ la pezo
Laŭ aprezo de la bum bum de l' tambur', de l' tambur'

Fajro ĉiam por peli for
La inferon, ne en mia kor'
Fajro ĉiam por konsumad'
La infero, forira pad'
La laja laja laja la laja la
Forira pad'
La laja laja laja la laja la

Venas mi al festo,
Scias mi, ke por ĉeesto
De l' sun-di' estas signal', la signal'
Mi, kiel kredema,
Portas keston de ĝojaĵoj el la hal', el la hal'

Ankaŭ laŭ kantoro,
Dio sendas la muzikon
Por ke oni lasu ja, lasu ja
Verŝi la balzamon,
Fari kanton, kanti la kantaron da lalaja'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

6 comentários:

  1. Mirinda! Sincerajn gratulojn al la tradukisto.

    ResponderExcluir
  2. Mia persona muzika repertuaro kreskas. Ĉiam, kiam mi vidas bonajn tradukojn de kanzonoj, kiujn mi jam kantas en la portugala, mi ĝojas.
    Gratulon kaj dankon, Flávio.
    👏👏👏👏👏

    ResponderExcluir
  3. Simple brilaj la solvoj ritmaj, rimaj, sencaj. Rekreado de prima verko estas ankaŭ prima verko! Gratulon

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!