(Originala titolo: Azul)
Verkis: Djavan
Traduko: Flávio Fonseca
Mi ne scias ĉu el Di'
Venas la ĉielblu'
Aŭ ĉu venas nur el vi
La kolor' tagon bluiganta
Se hazarde la mallum'
Aperos post la blu'
Inter mar' kaj vesperum'
Algo de l' mar' en tajdon iru lanta
Serĉadi ĝin,
L' odoron de la blu'
Ĉi kolor' ne lasas min
Pro enradikiĝ' kvazaŭ reĝa sang'
Ĝis la naskiĝa sun' je la flavet'
Brulanta kviet'
Fruet', fruet', fruet'
Kuru, diru nun al karulet'
Diru tiel ĉi:
La am' estas bluet'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!