(Originala titolo: Zambi)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton
Jen Zambi' sub puno, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zambi'
Jen Zambi' dumnokte, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zambi'
"Hej, sufer' ne plu! "
Zambi-ekkri'
Sango en flu'
Samas kolor'
Samas forir'
Samas dolor'
Jen Zambi' kun armo, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zambi'
Jen Zambi en lukto, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zumbi'
Ne plu tia viv'
En sklaviga mort'
Samas ĉiel'
Samas la kort'
Samas amor'
Samas la fort'
Ganga-zumba, hej, hej, hej, la ekir'
Al la lukto tuj, tuj, tuj, de Zumbi
Jen Zumbi-ekkri': "hej, hej, mia frat!
Samas ĉiel', tuj, tuj, tuj,
Samas bat'!"
Ek, mia fil'
Kaj kapitan'!
Ganga-zumba
Libereco
Libereco
Ganga-zumba,
Samidean'!
Jen Zambi' luktanta, jam en deĵor',
Akra tranĉilo, tranĉ' sen dolor'
Samas la sango,
Samas kolor'
Jen Zambi' mortanta, hej, jen Zumbi'
Jen Zambi', tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zumbi'
Ganga-zumba, hej, hej, hej, venas li
Ganga-zumba, tuj, tuj, tuj, jen Zumbi'
Rim (notoj de la tradukinto):
- Zambi aŭ Zambi' (el Nzambi, la kreinta dio por la nacio bakongo, etno en teritorioj de Angolo, Respubliko Kongo kaj Demokratia Respubliko Kongo) estas la nomo por Dio en umbando.
- Ganga-zumba (kun la signifo "granda filo de Zambi") - la unua gvidinto, inter 1670 kaj 1678, de la kilombo Palmares, en Pernambuko.
- Zumbi' (nomo kun la signifo "spirito" aŭ "demono") naskiĝis en Palmares ĉ. 1655, nevo kaj heredinto de Ganga-zumba en tiu kilombo. Li mortis en 1695 kaj la mortotago (la 20ª de novembro) estas feriotago en Brazilo, omaĝe al la sklavigitoj, kiuj rezistadis.
- Kilomboj - rifuĝejaj vilaĝoj kreitaj de eskapintaj sklavigitoj tra la tuta Brazilo.
Rim²: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Bela kaj emociiga brazila kanto, kiun mi, per ĉi tiu traduko, ekkonis en la portugala.
ResponderExcluirGratulon al James pro la brila traduko.
Gratulon, kara James Piton!👏👏 (Nazaré Laroca)
ResponderExcluirDankon, geamikoj, pro la afableco. Ankaŭ mi pli bone ekkonis la kanton nur pro la intereso esperantigi ĝin. Sed Vinicius estis Vinicius kaj estas neeviteble enamiĝi al liaj tekstoj. Min frapis kiel iom post iom Zambi', la mitologio, kaj Zumbi', homo, interplektiĝas.
ResponderExcluir