Ŝafido de Nanã

(Originala titolo: Cordeiro de Nanã)
Verkis: Mateus Aleluia k Dadinho
Traduko: Cícero Soares

Mi idas de Nanā, eŭa', eŭa', e
Mi idas de Nanā, eŭa', eŭa', e

Oni nomis min ŝafido, sed mi ne ŝafidas, ne
Mi preferis resti muta ol depreni iun "Ne"
Mia silento simple nun alpreĝas Vin,
Mia fid-Sinjorin'

Ĉi kantad'
vibrigas fortojn, de la vivo la subten'
Ĉi kantad'
Estas alvoko de mi mem al Nanãe'

Mi idas de Nanā, eŭa', eŭa', e
Mi idas de Nanā, eŭa', eŭa', e

Mia pled' en ĉi-momento estas por via silent'
Mi rakontas pri turmento, pri senkulpa mia pent'
Mia lamento el la sklaviĝa deven'
Venas de truda pen'

Mia plor'
Devenis de hontinda dura la sufer'
En la kor'
Mi tamen portis Nanãe', mia prosper'

Mi idas de Nanā, eŭa', eŭa', e
Mi idas de Nanā, eŭa', eŭa', e


Rim: Nanã estas la ina oriŝao de la saĝeco kaj de la marĉoj. Ŝi respondecas pri la portaloj de l' mondo, por eniro (enkarniĝo) kaj eliro (elkarniĝo).



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!