Ĉielo de Santo-Amaro

(Originala titolo: Céu de Santo Amaro)
Verkis: Flávio Venturini sur melodio de Ario de Kantato 156, de Johann Sebastian Bach
Traduko: Paulo Nascentes

Vido de l’ ĉiel’
Tiom da steloj diras pri la imenseg’
De l’ universo ĉe ni
La forto de ĉi am’ invadis nin...
Per ĝi venis la pac’, la tutan belon de sentum’
Ke por ĉiame stelo diros nur al ni
Tute simple mi amas vin

Mia am' diros al vi
Mi volas vin
Kun la ĝojo de aro da birdoj
Serĉe de ia somer’
En nokta internland’
Ja mia kor’ nur batu ho! por vi
Mi restas tute nur ĉe vi
Por senti plene tiun bildon de kares’
Ni estas reĝino kaj reĝ’

En nokta internland’
Ja mia kor’ nur batu ho! por vi
Mi restas tute nur ĉe vi
Por senti plene tiun bildon de kares’
Ni estas reĝino kaj reĝ’

Vido de l’ ĉiel’
Tiom da steloj diras pri l’ imens’
De l’ univers’ ĉe ni
La forto de ĉi am’ invadis nin...
Kaj do venis certeco plene ami vin...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Tiu poemo de Flávio Venturini por la menciita muziko de J-S Bach, de nun esperante, estas donaco por oniaj oreloj. Ĝuu ĝin!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!