(Originala titolo: Fim dos tempos)
Verkis: João Cabete
Traduko: Flávio Fonseca
Ho Jesu', amiko dia
Portu pacon tien ĉi
Nur Vi estas ŝirmo nia
Mil feliĉojn donas Vi
Venu, milda Nazoreo
Volvi mondon per konsol'
Kaj sur tuta vivŝoseo
Vi lumigu per bonvol'
For militon kaj mizeron
Plenajn de ŝakala vor'
Ŝutkovrantajn tutan teron
Per funebro kaj dolor'
Estas ĝemoj pro malsan'
La printempoj jam ne estas
Infanetoj sen la pan'
Kaj la homoj kvazaŭ bestas
Ho Sinjor'!
Venu reflori la vojojn
Ho Sinjor'!
Parfumu korojn, por ke
Malaperu dolor'
Kaj paciĝu ĉiu arme'
Ho Sinjor'!
Per via ama profundo
Lumigu la konsciencojn
Feliĉigu ĝojinundo.
Rim: Korusa partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!