Kanto trista

(Originala titolo: Canto triste)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉar en mia viv' estis vi ĉiam la printempo
Revenu al mi
Denove vi lumigu mian kanton
Mi amas vin, ho ve
Mi volas vin, ho ve
Mi longatempe ne ekzistas

Kiel la printempo, kiu ankaŭ malaperis
Sen adiaŭ eĉ
Kaj nun en mia viv' estas nenio
Kiel kares' de vi
Kiel silent' de vi
Kiel ridet' de vi
Mi tristas

Ha, luno, kompatu min
Vaganta en ĉiel'
Rakontu, kie sin kaŝas mia kara?
Kie mia senkompara?
Vi diru al ŝi ke mi vegetas
Kaj mi petas, mi nur petas

Ke memoru ŝi la horojn poeziajn
La noktojn de ĝojec'
Kaj diru ke l' saŭdado plu rezistas
Ke mi nun solas
Ke nur insistas
Ĉi kanto trista
En la solec'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Bela kanto kiun tamen mi ne konis, krom per tiu traduko. Dankon, Flávio!😉

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Mi dankas al vi, Paulo! Jes, ĝi estas tre bela, ĉu ne? Verkita en la komenco de la amikeco inter Edu kaj Vinicius.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!