Jaroj oraj

(Originala titolo: Anos dourados)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Verŝajne vi sentas
La amon, Mario,
En fotografio
Ni kune kontentas.
Mi tuj vin alvokas,
Konfesojn lasas mi en telefon'.
Mi eĉ min provokas
Per tiu ĉi kanzon'.

Ĉu eble adoraj
En foto ni estas?
Verŝajne ni festas
En la jaroj oraj.
Ĝi ŝajnas bolero:
Te quiero, te quiero.
Sed ne estas vero,
Neniam plu la kis',
Neniam plu la kis'.

Mi ne scias ĉu mi
Ankoraŭ forgesos.
La foto permesos
La belon tempumi.
Mi vokas anhele,
Konfuzojn lasas mi en telefon'.
Konsternas tiele
Ĉi granda ambezon'.

Okuloj memoraj,
Humidaj, frenezaj,
Eĉ ŝajnas malpezaj
Pro la jaroj oraj.
Ankoraŭ te quiero,
Bolero, nur banala kompromis',
Sed malgraŭ l' espero
Neniam plu la kis',
Neniam plu la kis'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!