(Originala titolo: Gauchinha bem querer)
Verkis: Tito Madi
Traduko: Ivo Sanguinetti
Rio Grande do Sul
Mi foriras sen mia kor'
Mi foriras el Rio Grande
Sole kun mia dolor'
Mi kunportos memoron kun mi
Pri tiu am' kiu frue naskiĝis
Pri tiu am' kiu floris rapide
Kaj tre frue perdiĝis
Rio Grande do Sul
Mi revenos iutage
Por revidi mian Gŭaiban
Por revidi gaŭĉineton
Kaj do se ankoraŭ ŝi volos
Renkontiĝi denove tie ĉi
Rio Grande do Sul
Mi foriros kun ŝi
Rim: Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!