Vekiĝu, am'

(Originala titolo: Acorda, amor)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Vekiĝu, am'
Min ĵus teruris ĉi koŝmaro
Mi sonĝis pri militantaro
Ĉe nia pord-are'
Kia ve'!
Jen polico
En plenum' ofica de l' justico
Mia kara Sankta Beatrico
Voku, ŝtelvoku, ŝtelvoku,
Voku: ŝtelist'! Voku: ŝtelist'!

Vekiĝu, am'
Ne temas fine pri koŝmaro
Jam estas ili sur ŝtuparo
Kun fi-invad-ide'
Kia ve'!
Jen la homoj
Kaj mi tie ĉi kun la piĵamo
Mi ne ŝatas tiun ĉi misfamon
Voku, ŝtelvoku, ŝtelvoku,
Voku: ŝtelist'! Voku: ŝtelist'!

Se longe mi ne venos,
Eble konvenos
Via sufer'.
Tamen post jar' de l' aresto,
Metu la dimanĉan veston,
Vivu sen moder'.

Vekiĝu, am'
Ĉar la situacio gravas
Se oni kuras, ne forsavas,
Se restas, daŭras ne
Zorgu tre!
Sen malfruo
Iun tagon venos via skuo
La disputo ŝanĝos ne situon
Voku, ŝtelvoku, ŝtelvoku,
Voku: ŝtelist'! Voku: ŝtelist'! Voku: ŝtelist'!

Memoru pri gitaro, sapo, dentobros'...



KURIOZAĴO:
Por eviti la cenzuristojn kiuj tiam persekutis lin kaj malpermesis ĉiujn liajn komponaĵojn, Chico Buarque kreis du fikciajn artistojn kaj donis al "ili" la aŭtorecon: Julinho da Adelaide kaj Leonel Paiva.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!