Portu kun vi nur

(Originala titolo: Leve com você)
Verkis: Alexandre Carlo k Tonho Gebara
Traduko: Alejandro Cossavella


Portu kun vi nur bonon kaj ne plu,
malamo kaj rankor' donas nenion, nenion,

Sonas tiu kant', mi memoras vin, eĥoj de la fin'...

Sed, ni ne zorgu, ne...
Mi gardas nur en kor' kio estis bon'...
amo kvazaŭ sun' renaskiĝas ja...

Varmon sentas mi, de plia somer', buntas ja la viv'...

kaj neniel helpos nun lamenti pri l' dolor',
antaŭen devas iri ni, ĉar viv' ne haltis, ne...
Forgesi malfacilos nun, multon vivis ni...

Sed per la faloj lernas ni amon kultivi en nia kor'...

kaj pensad' pri nia futuro...



Kantas kaj gitarludas: Alejandro Cossavella


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!