Jes ja

(Originala titolo: Pois é)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Jes ja
Ĉio kion ni diris ne plu veras
La belaj memoroj malaperas
Kaj nun senutilas la kanzon'

Malbon'
Nia pli ol perfekta jam difektas
Verŝajne neniel pli efektas
La nepardonita eks-pasi'

Ĉe ni
Maski mian doloron mi ne povas
Kaj diri, ke nin la amo movas
Ja estas mensogo tiel tro

Kaj do
En nuntempa soleco mia brusto
Klopodas kompreni la maljuston
Ĉar ĝi ĉiam agis kun sincer'

Jen ver'
Kaj do?



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!