(Originala titolo: Fogo sobre terra)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Kelkfoje onin forte regas la vol'
Esti rivero plena por elverŝiĝ'
Aŭ eksplodego frakasanta kun dol'
Aŭ vent' rompanta ĉion ĝis ne vestiĝ'.
Sed alifoje onin regas la vol'
Ekhavi iun anguleton por kaŝ'
Aŭ labirinton por perdiĝi en sol'
Kaj kie tempo haltas en sia paŝ'.
Ho ve! Tre doloras la scio,
Ke en viv' estas ĉio
Tiu perda nebul'.
Ho am', mia fonto spirita,
Faru vundon pansita
Al ĉi tiu revul'.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!