(Originala titolo: Angélica)
Verkis: Chico Buarque k Miltinho
Traduko: Flávio Fonseca
- Ho ve, kiu virin'
Kantadas kiel sonorilo?
- Mi nur volis luli mian filon,
Kiu loĝas en la mara tru'.
- Ho ve, kiu virin'
Kantadas ĉiam ĉi lamenton?
- Mi nur memorigas pri l' turmento
Lia, kun suspiro, sen ekbru'.
- Ho ve, kiu virin'
Kantadas ĉiam ĉi aranĝon?
- Mi nur volis ŝirmi lin de ŝanĝo,
Por ripozo post lia vanu'.
- Ho ve, kiu virin'
Kantadas sole ĉi dueton?
- Mi nur kantas por mia knabeto,
Ĉar li nun ne povas kanti plu.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tiun belan kanton mi ne konis. Ŝajnas bela la tradukon.
ResponderExcluirJes, ja bela. La originalo troviĝas en la albumo "Almanaque", de Chico Buarque.
Excluir