Kaj Dio faris vin

(Originala titolo: Foi Deus quem fez você)
Verkis: Luiz Ramalho
Traduko: James Rezende Piton

Ĉielon faris Di'
Loĝejo de la steloj
Kaj por ilin alparoli
Faris ankaŭ menestrelojn
Faris lunon arĝentigi
Mian tutan rido-vojon
Kaj serpenton por forpel'
De nia paradiza ĝojo

Ja Dio faris vin
Kaj amon faris Li
Plus la tutan eternecon
Dum momento de kareso
Faris ankaŭ l' anonimon
De la plej kaŝitaj sentoj
Kaj sopiron pri la amoj
De pasintaj la eventoj
Ja Dio...

Kaj faris Di' la venton
Blovantan viajn harojn
Kaj faris Di' la roson
Akvumo de l' rigard', de l' rigard'
Kaj faris Di' la nokton,
Ploremon de gitaro,
Farinto de l' homaro
Entute por la am'
Nur por am-ard'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!