Uragano

(Originala titolo: Turbilhão)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Flávio Fonseca

Venu perdi vin
En ĉi uragan'!
Ne forgesu fari tuj
Ĉion kion petas via kora san'.

Ja multaj homoj vivas por pensadi, nur,
Kaj estas tiuj, kiuj vivas sen penser'.
Ekzemple, mi, en la pasi',
Eĉ se min trovas la sufer',
Malfermas tuj la koron mi
Kaj nur navigas kun sincer'.

Venu perdi vin...

Ja multaj homoj timas ploron en futur',
Kaj estas tiuj, kiuj daŭre fidas sin.
Ekzemple, mi, kara partner',
Pro amo al iu virin',
Mi spitas tute al danĝer',
Senzorge iras ĝis la fin'!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!