Sen rezist' mi amas vin

(Originala titolo: Can't help falling in love)
Verkis: Hugo Peretti k Luigi Creatore k George D. Weiss
Traduko: Flávio Fonseca

Laŭ saĝul',
Stultas la estim'.
Sed sen rezist'
Mi nun tre amas vin.

Restu mi?
Ĉu ĝi estas krim'?
Se sen rezist'
Mi nun tre amas vin?

Kiel la river'
Kuras al la mar',
Tiel ĉi afer'
Same fluas ja sen bar'.

Jen por vi
Korpo kaj anim',
Ĉar sen rezist'
Mi nun tre amas vin!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Mi ne povas eviti ami vin
Sole vi feliĉa faros min

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!