Nur plia amkanzono

(Originala titolo: Apenas mais uma de amor)
Verkis: Lulu Santos
Traduko: Vitor Mendes

Mi amas vin per tuta kor'
Kaj tiu am’ estas trezor’
Kaŝita kaj duondirita
Kvazaŭ ĝi estus nur ideo
En la kapo sen
Esti deziro ke el kapo estu for

Mi trovas tion bela ja
Ke estas ĝi abstrakta fakt’
La beleco loĝas en pasem’
Ne estas ĝi pli ol ideo
En la kapo sen
Esti deziro ke el kapo estu for

Ĉu do ŝajnas ĝi malforteco?
Estu ĝi do malforta laŭ vi
Ĝojo venas kun ĉi am’
Kaj nenion diras mi

Se estonte ĝi ne sukcesos
Al mi eblos forges' aŭ esper'
Mi ja daŭros sur Ter’
Ĉu mi gajnos ĉu mi perdos
Jen ĝi nur mia afer’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!