Johano kaj Maria

(Originala titolo: João e Maria)
Verkis: Chico Buarque k Sivuca
Traduko: Paulo Nascentes

Mi estis nun hero’
Mia ĉeval' parolis angle ĝi
Vakera fianĉin’
Estis krom vi kaj la aliaj tri
Mi frontis al batalion’
Germanoj kun ties kanon’
La katapulton gardis
Provoludis rokon
Por maten-sesi’

Kaj nun estis mi reĝ’
Kaj la pedel’ kaj ankaŭ la juĝist’
Laŭ mia propra leĝ’
Ni devigata estis al feliĉ’!
Kaj vi estis la princino
Kiun kronis mi
Kaj tiom bela kun tia mirind’
Ke marŝis nuda vi tra mia land'

Ne, forfuĝu ne
Ŝajnigu esti mi via ludilo
Kaj via turn-ludil’
Via preferata besto
Jen apogu min
Neniel plu ĉe ni ekestis timo
Dum tempo de l’ malbono
Kiam ni ne estis naskiĝintaj

Kaj nun estis fatal’
Ke finiĝinta estu fantazi’
Trans korto tiu ĉi
Estis ja nokto kvazaŭ plu sen fin’
Ho vi do foriris mondon sen averti min
Kaj mi demandis kia frenezul’
Kion la vivo elfaros el mi?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Johano kaj Maria

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!