Filozofio

(Originala titolo: Filosofia)
Verkis: Noel Rosa k André Filho
Traduko: Flávio Fonseca

La mondo min malŝatas,
Neniu min kompatas,
Klaĉante pri ĉi mia vivstato.
Kaj ili ne scivolas,
Ĉu mi iel soifas
Aŭ mi mortos de malsato.

Sed la filozofio
Nuntempe estas io
Kio helpas min en la rutin'.
Ĉiam preta ĝis la fin',
Mi ŝajnigas, ke mi riĉas,
Do neniu mokos min.

Al mi ne gravas viaj ĉi predikoj,
Ke en socio nur estas malamikoj,
Ĉar, kantante tra la mondo
Jen mi sklavo de la sambo,
Kvankam nura vagabondo.

Tamen, ho vi el aristokratio!
Jes, malgraŭ mono, al vi mankas eŭforio.
Vi vivados poreterne
Kiel vera sklavo kerne
De ĉi hipokrit-socio.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. "Klap, klap, klap, klap..."!!!!! Kiel atendite, ĉiam altkvalitaj Tradukverkoj, amiko "FlaF"!!! Mi aplaŭdas tre energie kaj tre feliĉe, kiel ĉiu fano, antaŭ la verkoj de sia(j) Stelulo(j)!!!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, karega amiko Sizjo! Ankaŭ mi estas fano de vi kaj via verkaro!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!