Festo nemodesta

(Originala titolo: Festa imodesta)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Per ĉi festo, sen modesto, kun majesto,
Ni volas omaĝi vin
Ĉiun kiu per investo de la kresto
Konstruas aferon por kanti ĝin

Ĉio kion la fripono nepre scias
Kaj la stulta ne mencias,
Ĉiu festo okazanta, jes aŭ ne
Pasas tra la testo de l' kesto kaj resto vivas, ha!

Kaj super sufera kor'
Ja prava en dolor'
Tiu prav' balotanta por la kor'
Kaj super ĉiu prav' la rimo
Kaj super la rim' la noto de l' kanzon'
Bemola, natura, diesa en star'
Vivu la hom' kiu agas misie por la son'
Vivu tuta la komponistar'!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!