Ĉina oranĝo

(Originala titolo: Laranja da China)
Verkis: Fagner k Fausto Nilo
Traduko: Flávio Fonseca

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Blanka sablejo, sablo senfina
Verda la mar', sunsubiro kulmina

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Ĉiela stri', mia am' tute fascina

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Kaj mia am' dormigis sin
Pro la miel', ne la uzina

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Oranĝo de l' tero, koka-kolao ĉina



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
(Muzikaranĝo de Menescal k Oberdan
el la albumo “Romance Popular”, de Nara Leão)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Tipa kaj bela kanto priskriba de scenejo de blankaj nordorientaj brazilaj plaĝoj.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, kara Paulo! Kvankam iom enigma, ĝi estas kreivplena teksto.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!