Sireno

(Originala titolo: Sereia)
Verkis: Lulu Santos k Nelson Motta
Traduko: Flávio Fonseca

Klara kiel suna lum'
Lumplena maldensej' en tiu ĉi malhel'
Bela kiel lumo luna
Aŭ orienta stelo en la maroj de l' sud'
Maldensa ĉielblu'
En pejzaĝo
Eble magio, miraĝo, miraklo
Eble mistero

Arĝentante horizontojn
Brilas rojoj, fontoj
Per ia luma kaskad'
Sur spegulo de la akvoj
Vidas mi vizaĝon luman de l' am'
La ondoj movas sin
Per ir-reir' kiel tempo

Lumo de la dia vol'
Ĉu ŝi estas sireno
Aŭ ŝi estas nur
Tropika delirar', fantazio
Eble estas revo de infano
Sub la sun' de l' maten'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!