La ĵaluzo

(Originala titolo: O ciúme)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Afonso Camboim

Dormas sun' la flor' de l' Ŝiko haltas ĉio
Je l' tagmezo ebriate pro l' stelfuzo
Dormas ponto, Pernambuk', river', Bahio
Nur maldormas nigra punkt' en mi l' ĵaluzo.

La ĵaluzo ĵetis sian sagon netan
Vunda ĝuste ĉe la gorĝo vidiĝante
Kiu ne ĝoja, nek trista, nek poeto
Inter Petrolin' kaj Ĵuazejr' kantante.

Olda Ŝik' devenas vi el
Minas', de l' mister-okulto kaŝiĝej'
Portas plenan ĝin en vi, sub la mantel'
Kaj mi estas mi nur mi plej.

Ĵuazejr' vesperon ĉi vi ja ne gardas
Petrolin' vi ekperceptis certe ne
Sed ĉe l' voĉ' kantanta ĉio daŭre ardas
Ĉio perdas, volas serĉi, kie, ve!

Pluraj homoj kantas kaj silentas pluraj
Ĉe l' tanej' animoj streĉaj en konfuzo
Sur la vojoj ĉiaj en salonoj duraj
Ŝvebas la monstreca ombro de l' ĵaluzo.


Rim:
- Olda Ŝiko = Karesa nomo de la Rivero Sankta Francisko
- Pernambuko, Bahio, Minaso = brazilaj ŝtatoj
- Petrolino, Ĵuazejro = brazilaj urboj



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!