Verkis: Ismael Silva k Noel Rosa k Francisco Alves
Traduko: Flávio Fonseca
Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Trista ploriga esprim'
Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Doloras funde en l' anim'
Adiaŭ ja tristas
Neniu rezistas
Ne eblas ja
Paca vivo se post la "ĝis la"
Ho neniam plu...
Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Trista ploriga esprim'
Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Doloras funde en l' anim'
Nu, kial vi foras?
Pro vi ĉio ploras
Sen via kor'
Mia vivo restas sen valor'
Ho neniam plu...
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!