Verkis: Flávio Fonseca k Jiří Kořínek
Ho kiel grandas universo
kaj kiel eta estas mi
kaj sensignifa mia verso
kaj mia trist' kaj nostalgi'.
Ke tamen ega ŝajnas homo
al viruseto sur polver',
al centmilono de atomo,
kia miraklo kaj mister'?
Se mikrokosmo kosmon formas,
ne bagatelas homa sort',
en sekvoj eta kaŭz' enormas,
gravegas iam simpla vort'.
Samgravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin'
kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.
Ĉar samvaloras la sekundo
kaj mil lumjaroj en etern',
kaj fine nur en korprofundo
kuŝas de granda solvo kern'.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Belegaj kaj poemo k muziko, krom tuŝebla interpretado. Gratulon, Flafon
ResponderExcluirDankon, kara!
ExcluirBelege!
ResponderExcluirĈi tiun poemo memorigas min pri la grandeco kaj la malgrandeco de la "Pala Blua Punkto" de Carl Sagan.
Prave! Bona memoro.
ExcluirKara Vicente, koran dankon por via aludo. Mi ne sciis, pri kio vi parolas, sed nun jam jes...
Excluirhttps://youtube.com/watch?v=794V64PACIw kaj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pala_Blua_Punkto
Dankon, Flávio, ke vi atentigis min pri tiu ĉi poemo. Vi aldonis al ĝi teneran melodion kaj vian voĉon. Kaj mi trovis enrete tiun ĉi interesan libron: https://www.esperanto.cz/soubory/novobilsky-vlastimil_skizo-pri-la-esperanta-literaturo.pdf. Dankon, kara, ke vi instruas min pri la literaturo de niaj ĉeĥaj fratoj :-)
ResponderExcluirHo, elkoran dankon pro viaj vortoj kaj pro tiu valorega libro!
Excluir