Verkis: Brunê k Fábio Santos
La planedoj dancas
Man' en mane
La birdetoj kantas
Tre afable
Kreskas en la kor'
Dolĉa varmo
Sur mia vizaĝ'
Freŝaj larmoj
kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'
Mi invitas vin
al vojaĝo
temas pri alia
pejzaĝo
Ĉu mistera forto,
la hazardo,
regas super homoj,
bestoj, arboj?
kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'
kaoso sur la mondo,
blua ŝip' en la kosmo,
la certeco, unu sola,
estas via mia koro.
Kantas kaj gitarludas: Brunê
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Gratulon, Brunê k Fábio!
ResponderExcluirTre boné, Brunê kaj Fábio!
ResponderExcluir* bone
ResponderExcluir